395px

Zonotriko En La Faruno

Aurora Miranda

La zonotriko nun
Denove kaj sen pun'
Serene manĝas mian sakon da farun'
Se zonotriko volas
Bone manĝi, do
En pomarbaro da fivermoj estas tro!

Bonvolu preni tiun birdon el la greno
Ĝi volas lasi mian sakon en malpleno!
La birdon prenu vi nun
El la maiza farun'
ĉar estas multo por manĝado sub la sun'!

Mi ĉion provis, por ke ĝi ne faru tion
Por ĝin observi, al ĝi donis mi milion
Pri kato zorgis, timigilo kaj kaptilo
Sed ĝi mian farunaĵon
Daŭre manĝas en trankvilo

Composição: Zequinha de Abreu, Eurico Barreiros, Sylla Chaves