Aperis vi kiel suneto en mia vivo
De iu venis vi planedo kun beba lingvo
Kaj mi aŭskultas ĉiun tagon vian rakonton
Pri longaj jaroj da vagado en granda kosmo

Vi sentis vin solece tie sed vi ne ĝemis
Kaj longa estis vojo via al via hejmo
Sed ni feliĉe renkontiĝis, animo mia
Nenio povas nin disigi, mi certe scias

Vi dormas, mia eta stelo, sur manoj miaj
Vi estas nekredeble bela, mia filino
Jen vi ridetis en la dormo, vi eble vidas
Ke iu bona eta gnomo apude sidas

Mi lasas vin kun via sonĝo kaj fermas pordon
Vin granda kaj feliĉa mondo atendas morgaŭ
Kaj vi forgesos pri soleco, mia anĝelo
Ja longan vivon vi komencas sub la ĉielo

Vi kiel ĉarma mirakleto en mia vivo

Composição: Ĵomart Amzeev