Sur la ter' murmuras herboj
En ĉiel la nuboj herdas
Ankaŭ mi nubeto estas
Ankaŭ mi
Kaj mi nenien strebas

Mi ne plu bezonas ion
Nur revidi familion
Nur pri tio petas dion
Vidi vin
Nur kisi vin adiaŭ

Kaj doloro ne vanuas
Sur la ter' kanonoj bruas
Blankaj nuboj en la bluo
Mia viv'
Ĉesiĝis tiel frue

Flugas mi super tegmentoj
For de l' hejmo portas vento
Panjo! En silento
Aŭdu min
Almenaŭ por momento

Blankaj nuboj super tero
Senriproĉaj kaj liberaj
Kaj senĉese en aero
Flugas ni
Sennombraj kaj eternaj

Composição: