Vi kaj mi, ni ambaŭ estas
strangaj iomete
Volus ni renkonti festojn
en voja malkvieto
Volus ni trakanti kantojn
en la lingvoj ĉiuj
Kaj ankoraŭ volus ankaŭ
aŭskulti la aliajn
Volus vidi ni amikojn
dum la tuta jaro
Estu vivo tre komplika
sed ne tre amara
Volus vidi tutan mondon
kaj vojaĝi ĉiam
Trovi volus ni respondojn
al demandojn niaj
Ni ne ĉiam estos junaj
Kaj mi volus ankaŭ
estu ni por longe kune
vi kaj mi, ni ambaŭ